En la Korea Respubliko ?iuj gvidantoj de Esperanto-kurso diras ?e la komenco de la kurso, ke Esperanto estas tre facila. Kaj vere ?i estas tre facila por ni koreoj kompare kun aliaj fremdaj lingvoj. Tia fenomeno povas esti preska? sama por ?iuj nacioj en la mondo. Sed estas anka? vero, ke Esperanto havas malfacilajn punktojn por ni koreoj. Kiel lingvisto, mi povas diri, ke ?iuj lingvoj en la mondo havas du tute malajn viza?ojn, unu viza?on tre facilan, kaj la alian tre malfacilan. ?iuj lingvoj estas tute facilaj por denaskaj parolantoj, kaj samtempe ili estas tute malfacilaj por aliaj.
Se lingvo estas tia, kia do estas la situacio de Esperanto? Preska? ?iuj esperantistoj estas ne denaskaj parolantoj de la lingvo. ?u do Esperanto estas malfacila lingvo por ?iuj? Jes, ?i estas malfacila lingvo por ?iuj. Sed ?i estas malfacila nur kompare kun la gepatra lingvo. Se ni komparas ?in kun aliaj fremdaj lingvoj, ?i estas multe pli facila.
La aserto, ke Esperanto estas facila lingvo, estas vero en tiu senco. Jen mi parolos, je kiuj punktoj Esperanto estas facila a? malfacila por koreoj. Mi parolos ?efe en kvar partoj, nome fonologio, morfologio, sintakso kaj semantiko.
1. Fonologie
Fonologie Esperanto estas relative facila por koreoj. Precipe la 5 vokaloj estas tute facile prononceblaj. Sed anka? ekzistas konsonantoj, kiuj estas tre malfacilaj por koreoj.
(1) Nombro de vokaloj
Kvin simplaj vokaloj de Esperanto estas tute facile prononceblaj, kaj la nombro 5 estas tre bona por lingvo, kiu volas esti internacia helplingvo. Korea lingvo havas 10 simplajn kaj 12 duoblajn vokalojn, kaj tial koreoj povas tre facile prononci la 5 vokalojn de Esperanto.
(2) Sinsekvaj konsonantoj
Korea lingvo ne konas la ?enon de sinsekvaj konsonantoj en unu silabo. La baza silabostrukturo de la korea estas KVK. Kaj tie V (vokalo) ?iam devas esti unu, kaj K (konsonanto) devas esti de nulo ?is unu. Sed en skribado oni povas meti du konsonantajn literojn ?e la dua K (?e la silabolasta segmento). Kaj ?e ties prononco tamen unu konsonanto estas a? muta a? transiranta al la posta silabo. Ekzemple koreoj ne povas facile prononci la 3-silaban vorton stomako . Ili metas po unu vokalon post ?iu konsonanto, kaj faras ?in 4-silaba. Tial la vorto prononci?as simile al s?tomako . (Koreoj kutime metas la vokalon /?/ tiuokaze.) Sed bonaj parolantoj de Esperanto ne misfaras tiamaniere.
En la skribado tamen oni devas sekvi la regulon de la korea ortografio, kaj do devas enmeti la vokalan literon en tiu okazo. Tia fenomeno ?iam okazas inter du konsonantoj, ekzemple la vorto Esperanto prononci?as simile al es?peranto kaj ekzameno al ek?zameno . Sed e? en tiu okazo oni ne metas la vokalon /?/ post la konsonantoj /l/, /m/ kaj /n/. (Ekzemploj : elpreni [el-p?-re-ni], dommastrino [dom-mas?-t?-ri-no], kunkrii [kun-k?-ri-i])
(3) Malfacilaj fonemoj
Koreoj malfacile prononcas la fonemojn /c f ? ? v z/. La fonemoj ne trovi?as en la korea. Ili emas prononci /f/ kiel /p/, /v/ kiel /b/ kaj /?/ kaj /z/ kiel /?/. Kaj ili prononcas /c/[ts] kiel [t?h], ?ar la fonemo /c/ ne ekzistas en la korea, kaj la plej simila fonemo al ?i estas /t?h/ en la korea. Kaj la fonemo /?/ estas malfacila ne nur al koreoj sed anka? al multaj esperantistoj en la mondo.
(4) Duonvokaloj kaj silabolimo
Iuj esperantologoj diras, ke la fonemo /j/ de Esperanto estas simpla konsonanto, kaj tial la kuna?o jo ne estas diftongo. Sekve ili diras, ke la silabolimo de la vorto panjo ku?as inter n kaj j , t.e. pan-jo . Sed koreoj rigardas la kuna?on jo kiel diftongon, kaj ni metas la silabolimon inter a kaj n , t.e. pa-njo . Tio signifas, ke koreoj rigardas la esperantan fonemon /j/ kiel duonvokalo. Mi pensas, ke la rigardo de koreoj estas pli bona kaj logika ol la aserto de iuj esperantologoj. Se la fonemo /j/ estas nur simpla konsonanto, la kuna?o aj , ej kaj oj ne devas esti diftongoj. Sed en PIV ili estas rigardataj kiel diftongoj, same kiel a? kaj e? .
Kaj iuj opinias, ke la kuna?o dz kaj nj estas apartaj memstaraj fonemoj. Sed koreaj esperantistoj ne povas kompreni ilian opinion. Sur kio bazas tia opinio? La? la fundamenta gramatiko de Esperanto, la kuna?oj havas respektive 2 fonemojn, ?ar ?iu litero reprezentas unu sonon kaj unu sono skribi?as per unu litero. Kaj tial la silabolimo de la vorto edzo ku?as inter d kaj z , t.e. ed-zo .
2. Morfologie
Morfologio estas la plej grava parto de korealingva gramatiko, ?ar la korea estas aglutina lingvo, kiu transdonas lingvajn informojn ?efe per morfologiaj rimedoj. ?e tiu punkto la situacio de Esperanto estas simila kiel en la korea.
(1) Aglutineco
Oni diras, ke aglutineco de Esperanto estas la vera genia?o de Zamenhof. Anka? mi pensas tiel. Vere la aglutineco ?e morfologio estas multe pli facila kaj sistema gramatika metodo ol kunfandeco. ?uste danke al tiu trajto de Esperanto koreoj povas facile aliri al ?i.
(2) Afiksoj
Afiksoj estas vere granda donaco de Zamenhof speciale por koreaj Esperanto-lernantoj. Danke al ili koreoj tre facile konkeras la vortoprovizon de Esperanto. Se Esperanto ne havus tiel produktivan afiksosistemon, koreoj devus konfesi, ke anka? Esperanto estas unu el la malfacilaj fremdlingvoj. Kiel korea esperantisto, mi elkore dankas doktoron Zamenhof, kiu inventis tiel produktivajn afiksojn.
Iam mi legis, ke iuj e?ropaj esperantistoj tute malkontentas pri la ekzisto de la prefikso mal- . Kia mirinda?o kaj kia absurda?o! Kial ili pensas, ke ?i estas maloportuna? Danke al la prefikso mal- koreaj esperantistoj povas preska? duonigi la nombron de la memorendaj vortoj de Esperanto.
Unu beda?rinda afero estas, ke lastatempe pli kaj pli multi?as neologismoj en Esperanto, kiujn ni povas anstata?igi per la prefikso mal- . Ekzemple iuj ekuzas la vorton olda anstata? maljuna kaj ?ipa anstata? malmultekosta . Mi esperas, ke e?ropaj esperantistoj havu la afablecon kompreni la malfacilon de koreaj kaj ne-e?ropaj esperantistoj. Tiaj neologismoj vere malfaciligas Esperanton al multaj homoj en la mondo. Sed tre ?ojiga afero estas, ke lastatempe la grupo la bona lingvo multe laboras por moderigi kaj pli-esperantecigi la neologismojn sub la gvido de d-ro Renato Corsetti.
Ne nur pri la prefikso mal- , sed anka? pri ?enerala vortofarado mi povas diri la samon. Kial ni ne povas akcepti la vortojn anta?fikso kaj malanta?fikso anstata? prefikso kaj sufikso , kaj la vortojn ovorto, avorto, evorto, ivorto anstata? substantivo, adjektivo, adverbo, verbo ?
(3) Difino de vorto
En korea lingvo ovorto (substantivo) ne havas fina?on. ?i estas memstara radiko-vorto. ?i ne bezonas aldonan fina?on por esti vorto. Sed en Esperanto ?iu radiko devas preni parolelementan fina?on por esti vorto. Tio estas granda diferenco inter la du lingvoj. Sed anka? en la korea ekzistas radikoj, kiuj nepre devas preni fina?on por esti vortoj, same kiel en Esperanto. Ili estas verboj kaj adjektivoj. Sed iliaj fina?oj ne estas parolelementaj fina?oj sed konjugaciaj fina?oj.
En korea lingvo parolelemento decidi?as jam ?e la stato de radiko. Ni povas bone scii, al kiu parolelemento atribui?as ?iu radiko. Sed en Esperanto ni ne povas scii, al kiu parolelemento atribui?os la radiko, se ?i ne prenas la parolelementan fina?on. Ekzemple la radiko ir- donas al ni neniom da informo pri parolelemento. Nur post kiam ?i prenas la fina?on -i , ni povas diri, ke ?i estas verbo. Sed se ?i prenas la fina?on -o , ni devas diri, ke ?i estas substantivo.
Tio estas duone facila kaj duone malfacila fenomeno por koreaj esperantistoj. En korea lingvo ir- estas verbo, kaj iro estas ne substantivo, sed substantiva formo de verbo. Kaj tial ?e la Esperanta vorto konstruo koreaj esperantistoj povas imagi nur konstruadon , sed ne konstrua?on . Kaj ?e la vorto belo , ili ne povas elpensi la konceptojn belulo kaj bela?o . Ili povas elpensi nur belecon .
Mi pensas, ke ne nur koreoj sed anka? ?iuj homoj de Esperantujo devas bone kompreni tion. Ekzemple kiel ni povas kompreni la esprimon Li patris 10 infanojn ? ?u ?i signifas Li estis patro de 10 infaonoj ? A? ?u ?i signifas Li servis a? laboris kiel patro por 10 infanoj ? Koreoj emas preni la unuan interpreton. Mi ne scias, kiun emas preni e?ropaj esperantistoj. Tio povas montri la diferencon de vivkoncepto.
(4) Verbigo de adjektivoj
En korea lingvo verboj kaj adjektivoj amba? povas rekte uzi?i kiel predikato. Kaj tial la esprimoj La floro belas a? La knabo bonas estas bone komprenataj kaj tute kutimaj al koreaj esperantistoj. Kaj tiu verba uzo de adjektivecaj radikoj estas tre oportuna afero por koreoj. Sed reale multaj koreoj ne parolas tiel en Esperanto, ?ar ili jam alkutimi?is al la gramatiko de angla lingvo, kiu ne permesas tian uzon de adjektivoj.
(5) Numeralo
Anka? numeralo de Esperanto estas tre oportuna por koreoj. Korea numeralo havas dekuman sistemon, same kiel en Esperanto. Kaj anka? la fakto, ke en Esperanto oni ne diras unu dek a? unu cent , sed simple dek kaj cent , tio estas tre oportuna afero por koreoj, ?ar anka? en la korea oni diras tiel same.
Sed tre malfacila afero por koreaj esperantistoj estas tio, ke en Esperanto oni metas 3 ciferojn inter komoj, kaj speciala nomo estas donita al ?iu komo, t.e. mil, miliono ktp. En la korea oni metas 4 ciferojn inter komoj, kaj aparta nomo estas donita al ?iu komo por faciligi kalkuladon, t.e. dekmil (koree man ), centmiliono (koree eok ) ktp.
Tio signifas, ke koreoj ripetas la numeralan esprimon post ?iu 9 999, dum e?ropaj esperantistoj ripetas ?in post ?iu 999. Tio anka? diras, ke la plej granda unuopa tuta?o de korea nombro estas 10 000, dum tiu de la e?ropa estas 1 000.
(6) Akordigo de nombro kaj kazo
Oni diras, ke la nombro-akordigo de Esperanto inter substantivo kaj adjektivo estas tre bona trajto. Sed mi ne pensas tiel. En la korea oni ne faras tiel. Kvankam korea lingvo ne konas nombroakordigon inter substantivo kaj adjektivo, ni bone komprenas unu la alian tute senmalfacile. En Esperanto ni diras belaj floroj , sed en la korea ni diras bela floroj a? plurala bela floro . Kiu el ili estas pli logika?
Multaj koreaj esperantistoj diras, ke la esprimo de Esperanto estas pli logika. Sed ?u vere? Kio estas la bazo de tiu opinio? ?u oni diras, ke tio estas oportuna por trovi rilatajn substantivojn kaj adjektivojn? Se estas tiel, kial oni ne adoptas la saman le?on por la rilato inter substantivo kaj adverbo a? inter substantivo kaj verbo? Kial oni ne diras Multaj birdoj kantas-j bele-j ? La afero de nombroakordigo do ne estas afero de logiko, mi pensas. ?i estas nur regulo de Zamenhof. Mi dubas, ?u ?i vere faciligas Esperanton al multaj homoj en la mondo. Almena? por koreoj ?i ne estas tiel facila afero.
Tute sama afero okazas anka? ?e akuzativo. Koreoj diras Mi havas bela florojn a? Mi havas plurala bela floron . Anka? ?i tie, ?u oni diras, ke la esprimo Mi havas belajn florojn estas pli logika ol la aliaj du esprimoj? Ne. Neniu povas diri tiel.
Konklude mi opinias, ke la akordigo de nombro kaj kazo inter substantivo kaj adjektivo estas superflua gramatiko de Zamenhof (almena? por koreoj).
3. Sintakse
Korea lingvo kaj Esperanto havas grandan diferencon je sintakso. Sintakso ne estas tiel grava en la korea gramatiko ol en la Esperanta. La plej granda diferenco inter amba? sintaksoj estas la vortordo de la frazo. Oni diras, ke la vortordo de Esperanto estas libera. Sed tio estas nur teorio. Reale oni havas certan fiksitan ordon en la frazo. Se ni vidas kompleksajn frazojn, la diferenco de vortordoj estas des pli granda.
(1) Vortordo
Koreoj metas predikaton plej malanta?e en la frazo, dum en Esperanto ?i meti?as tuj post la subjekto. Kaj koreoj tre ofte ne diras la subjekton mem. Ili subkomprenas ?in. La? mia opinio, tiu trajto de la korea devenas de la fakto, ke ?i estas esence lingvo por interparolo , ne por priskribo. Diversaj trajtoj de la korea devenas de tiu fakto, ekzemple la respondmaniero al demando (uzo de jes kaj ne ), respektaj esprimoj, graveco de supersegmentaj fonemoj, ktp.
(2)Fluo de penso
Multaj lingvistoj diras, ke lingvo regas la penson de la parolanto, kaj anka? inverse. Kaj ?iuj homoj ja scias, ke la plej grava kaj esenca elemento en la frazo estas predikato. Ni, koreoj do metas la plej gravan elementon de la frazo ?e la plej fina loko en la frazo. La distanco inter subjekto kaj predikato estas tre longa. Inter ilin koreoj povas enmeti diversajn frazelementojn. E? povas okazi, ke la parolanto ne povas bone akordigi la subjekton kaj la predikaton pro la troa multeco de intermetitaj frazelementoj. Mi persone opinias, ke koreoj devas klopodi paroli kiel eble pli mallonge, ?ar se ne, ili eble forgesus, kiun predikaton ili devas uzi ?e la fino de la frazo.
?uste pro tio se koreoj renkontas longan Esperanto-frazon kun subjunkcioj, ili sentas grandan malfacilon por kapti la sencon de la frazo. Ili emas traduki ?in per unu korea frazo, kaj anka? pensi unufraze. Tio estas tre malbona sinteno de koreaj esperantistoj. Ili devas distran?i longan Esperanto-frazon en plurajn koreajn frazojn.
Mi spertis en libroj, ke la frazoj de Zamenhof estas relative tre longaj kun diversaj subjunkcioj. Sed por mi ili estas sufi?e klarsencaj kaj belsonaj, ?ar mi jam alkutimi?is al la pensmaniero de la homoj, kiuj parolas tiamaniere. Sed multaj koreaj komencantoj de Esperanto plendas pri la komplikeco de liaj frazoj. Tio pruvas, ke la pensfluo de koreoj estas tute malsama ol tiu de e?ropanoj.
La? mia opinio, koreoj unue pensas pri objekto de la parolo, nome alparolato a? priparolata?o, kaj due oni pensas pri diversaj akcesora?oj, nome tempo, loko, emocio, maniero ktp. Laste ili pensas pri predikato, pri sia ago. El tio ni povas paroli multe, sed jen mi diru nur unu aferon, ke ni, koreoj pli alte taksas aliajn homojn a? objektojn ol sin mem. La plej grava faktoro en korea lingvo, do en la penso de koreoj, estas ne la parolanto (ne si mem), sed la alparolato a? priparolata?o, kaj de tio devenas la gramatika?oj de respekta parolmaniero kaj respondmaniero.
(3) Kazoj (Akuzativo)
En Esperanto oni esprimas kazojn per morfologia rimedo, kaj ?i konas nur du kazojn ?e ordinaraj substantivoj. Por esprimi akuzativon oni aldonas la akuzativan fina?on -n ?e substantivo (kaj anka? ?e adjektivo). Tio estas tre facila afero por koreoj, ?ar anka? en la korea oni faras tiel same, aldonante akuzativan postpozicion ?e substantivo (sed ne ?e adjektivo).
Unu diferenco estas tio, ke en Esperanto la nominativa fina?o estas nulo, dum en la korea ?i fonologie kaj morfologie ekzistas. Multaj lingvoj en la mondo esprimas kazojn sintakse per vortordo, sed ne per morfologie. Sed Esperanto kaj la korea estas sama je tiu punkto. ?i fakte donas grandan helpon al koreaj Esperantaj lernantoj. Anka? en la korea la akuzativa postpozicio esprimas ne nur la objekton de la predikato, sed anka? diversajn mezurojn kaj direkton.
(4) ?efpropozicio kaj subpropozicio
En Esperanto, kaj anka? en multaj hinde?ropaj lingvoj, ?efpropozicio venas anta? subpropozicio. Sed en la korea tute inverse. Koreoj diras la subpropozicion pli frue. Kaj jen ni povas denove vidi, ke en la korea pli grava estas la cirkonstanco de la interparola sceno ol la intenco de la parolanto.
(5) Adverba predikativo
La? mi unu okulfrapa trajto de Esperanto estas la ekzisto de adverba predikativo. Kiam subjekto estas infinitivo a? propozicio, la predikativo estas adverbo. Tio estas malfacila gramatiko por koreaj esperantistoj, kiuj jam multe alkutimi?is al la angla gramatiko.
Mi persone estas kontra?stara pri tiu gramatika?o de Esperanto. Mi ne scias, kial Zamenhof faris tiel. Li mem ne estis tiel ortodoksa je tiu gramatiko, ?ar anka? li diris ekzemple: La gazetoj ne trovas necesa eni?i en tio; ni trovis necesa doni la sekvantan klarigon; mi trovas bona konigi la miraklojn...; ?i opiniis nekonvena respondi pri tio. Li uzis adjektivon por infinitiva objektopredikativo.
4. Semantike
Semantiko estas unu el la lingvistikaj kampoj, kiuj ankora? donas al ni grandan eblecon de plua studo. Kaj tial estas tre malfacile bone studi la diferencon kaj similecon inter la semantikoj de Esperanto kaj la korea. Sed ?i tie mi ?atus mencii kelkajn aferojn rilatajn al la pensmaniero de homoj.
(1) Bazo de koncepto
Koreaj esperantistoj havas grandan malfacilon ?e la vortoj fermi kaj malfermi . Ili tre ofte konfuzi?as inter amba? vortoj, tute malaj. Koreoj pensas, ke la koncepto de malfermo estas pli baza. Kaj tial por ili estus tre bone, se la Esperanta vorto fermi havus la signifon de malfermi , kaj el tiuvorto derivi?us la koncepto de fermi en la formo malfermi .
Jen mi listigas kelkajn vortojn, kiujn koreoj emas miskompreni kaj misuzi pro la malsameco de baza koncepto.
Esperanto Korea koncepto
drinki (ntr) drinki (tr) (Li drinkis vinon.)
droni dronigi (Li dronis la keston en la akvon.)
ekzerci ekzerci?i (Li diligente ekzercas.)
fali faligi (Li falis la muron.)
flugi flugi al (La birdo flugis al la ?ielo.)
esti fluganta en (La birdo flugas en la ?ielo.)
konfuzi konfuzi?i (Li konfuzas ?iam inter la du literoj.)
manpremi manpreni (Ili manprenis unu la alian.)
necesi bezoni (Mi necesas multan monon.)
pendi pendigi (Mi pendis ?apon sur la muron.)
esti pendanta (La ?apo pendas ?e la muro.)
sidi sidi?i (Li sidis sur la se?on.)
esti sidanta (Li sidas en la ?ambro.)
stari stari?i (Li staris subite.)
esti staranta (Li staras sur la podio.)
turni turni?i (La tero turnas ?irka? la suno.)
(2) Uzo de prepozicioj
Korea lingvo ne havas prepoziciojn, sed t.n. postpoziciojn. Kaj tial la uzo de prepozicioj estas esence malfacila por koreoj. Sed la signifoj kaj funkcioj de Esperantaj prepozicioj kaj koreaj postpozicioj estas similaj. Tial koreoj emas uzi la prepoziciojn de Esperanto la? iliaj anta?ju?oj akiritaj tra la koreaj postpozicioj.
Jen mi listigas Esperantajn esprimojn, kiujn koreoj ne facile komprenas kaj ofte misuzas. Kaj kune kun ili mi listigas anka? la esprimojn ofte uzatajn de koreoj anstata?e.
Esperantaj esprimoj Koreoj emas paroli
-peti ion de iu -peti ion al iu
-rabi ion al iu -rabi ion de iu
-helpi al iu -helpi iun
-pensi pri io -pensi ion
-demandi iun -demandi al iu
-danki iun -danki al iu
-saluti iun -saluti al iu
-reveni al (de ?i tie) -reiri al (de ?i tie)
Verkis d-ro BAK Giwan (korea profesoro ?e E-Fako de Zaozhuang-aUniversitato, ?inio)
Redaktoro: Sheng Min
Facebook:?inaFokuso/ChinaFocus-Esperanto
Twitter:ElPopolaChinio
WeChat:Skaniladu-dimensiankodonporlegiEP?enWeChat